jeudi 17 mars 2016

Kajako sekvo

Inuito ĉasante sur  sia kajako (Museo Oceanologia en Monaco)
La antaŭa artikolo "Kajako ĉasshipeto"
http://esperantumado.blogspot.fr/2016/02/kajako-cassipeto.html
montris la ĉefan uzadon de inuita kajako, la uzadon de la harpono. La kajako utilis
 por ĉasi la marmamulojn kaj eĉ la danĝeregan polusan blankan urson. Sur la kajako lokiĝis aliaj harponoj adaptitaj al la ĉaso de aliaj bestoj kiel la birdoj sed ni koncentru nian atenton sur la ŝipeto.
Por kompreni la geniecon de la kajako necesas ekzameni ĝin de la silueto ĝis la plej etaj detaloj.
La kajakoj de la inuitoj estis tre diversaj pro la adaptado de la ŝipeto al sia ĉaskajakisto.
La homtruo kaj la homujo kiun oni povus eĉ nomi "homingo" estis adaptita al la korpo de la posedanto. Por eniri kaj gliti siajn gambojn en la homujo, la homtruo devis mezuri proksimume 50 cm longe kaj 40 cm larĝe. 30 cm estis bezonata por la alteco vertikale inter la sidtabulo kaj la malsupraĵo de la ferdeko. La aliaj dimensioj povis varii ankoraŭ multe pli. La longeco dependas de la preferoj de la ĉasisto. Se la kajako moviĝas en la liberaj akvoj oni preferu longan kajakon kiu povas mezuri pli ol 6 metrojn kaj permesas pli rapidi. Ju pli ŝipo estas longa ju pli ĝi estas rapida. Sed se la ĉaso okazas en degelanta bankizo, inter glacimontoj aŭ laŭlonge de rokoj kun multaj obstakloj, mallonga kajako estas pli manovrebla eĉ se ĝi perdas rapidecon.


Artikolo en redaktado revenu…baldaŭ ĝi estos kompletigita.
por reveni al la antaŭa artikolo "Kajako ĉasshipeto"
http://esperantumado.blogspot.fr/2016/02/kajako-cassipeto.html
Oni povas retrovi min en mia pentrejo-galerio-vendejo
http://www.yanpetro-kavlan.fr/426300272


Aucun commentaire: