Google+ Badge

dimanche 8 février 2015

ESPERANTO & INTERNET en 2015

ESPERANTO kaj INTERNET en 2015

Teksto de la prelego de Jean-Pierre Cavelan la 10an de marto 2013 en Les Issambres (France)
ĝisdatigita la 2015-02-08an
1/10
Karaj Geĉeestantoj,

Mi intencas paroli al vi dum proksimume 30 minutoj…
La titolo de mia interveno estas :
« La BRAĜO sub la CINDRO »

Enkonduko : Mia KABEADO
Antaŭ ĉio mi devas konfesi al vi ke mi kabeis antaŭ pli ol 10 jaroj.
Se vi ne scias kion signifas la verbo "kabei", simple vizitu ĉi tiun pajon eo.wikipedia.org. En la sekvo de mia prelego, vi vidos ke ĉi tiu kabeado ne estas sen rilatoj kun nia temo «La BRAĜO sub la CINDRO » aŭ « Esperanto kaj Internet ».

Nu, por resumi la kaŭzojn de mia kabeado mi diru ke antaŭe, dum jaroj, mi pli aŭ malpli, kredis la propagandon de la esperantista movado sed kiam mi ekuzis la elektronan mondan arakneaĵon Web, mi komprenis ke la kialoj de la sukcesomanko de "Internacia Lingvo" ne estas serĉotaj eksteren, ili lokiĝas en la ĝisnuna esperantumado mem.

Jen la fino de mia enkonduko kaj ni pasu al la sekvo kiu titolas
ESPERANTO kaj INTERNET en 1999 tio estas en la pasinta jarmilo sed antaŭ nur 13 jaroj.

2/10
ESPERANTO kaj INTERNET en 1999

Nur en 1999 mi konektis mian unuan komputilon al Internet kiu tiam ekzistis de kelkaj jaroj.
Preterpasante, estus ege preferinde diri "Internet" anstatau "interreto" ĉar la vorto estas propra nomo kaj oni povas sperti ke ju pli oni tradukas la proprajn nomojn, des pli oni malsimpligas ĉion.

La tradukado de la propraj nomoj, en la paktiko, konsistigas veran kaprompilon.
Oni pli bone retrovus siajn elektronajn ligilojn se oni ne tradukus ekzemple :
Web (per arakneaĵo aŭ tolaĵo), Internet (per Interreto), Wikipedia (per Vikipedio)

MIAJ ESPEROJ EN 1999
Kiam mi komencis praktiki la reton Internet en 1999, mi konsciis ke estis ĵus trovita la ideala ilo de ILo
[Mi skribas sur la tabulo :«ilo de ILo»]
Komprenu : la instrumento de Internacia Lingvo, la unua propra nomo de Esperanto.

Ĉiu povas komuniki kun ĉiu alia homo, je la rapideco de la lumo sendepende de la lokiĝo kaj de la distanco, kun minimuma elspezo da energio kaj en rilativa simpleco. :
Oni povas interŝanĝi skribaĵojn, parolojn, bildojn, librojn, filmojn ĉiajn informojn numerigitajn, trans la landlimojn, tra la tuta mondo.
Sed ĉi tiu revolucia progreso tamen daŭre frontas al malnova barilo kiun la esperantistoj delonge bone konas, ĉi tiu de la malsameco de la lingvoj.

Nu, Internet evidente estus la ideala kampo por pruvi al la tuta mondo ke Esperanto perfekte taŭgas por defii la babelturan fantomon…

Sed mia naskiĝinta espero ke Esperanto rapide elŝoviĝos sin el sia marĝeno, kondukis min al mia plej granda seniluziiĝo.

Ja, la monda elektrona tolaĵo permesas al ĉiu homo komuniki kun ĉiu homo kaj la lingvo de Zamenhof povus tie ludi sian rolon.
Certe, la interkonektado de nenombreblaj komputiloj konsistigas egegan donitaĵan bazon aŭ informan fonton pli kaj pli facile konsultebla de ĉiu ajn.
Sed samtempe, la reto Web rivelas kiom grade la esperantistaro lokiĝas en marĝena aŭ paralela mondo.

3/10
MIA RAPIDA SENILUZIIĜO

Kompreneble reklamante por sia afero la esperantismo anoncas ĉiam ke la esperantistaro estas grandnombra. Oni kalkulus milionojn da esperantoparolantoj. Sed sur kiu bazo ĉi tiuj ciferoj apogas sin ? Jen granda mistero…?
Antaŭ la naskiĝo de Internet neniu povis kontrolis ĉi tiajn asertojn.
Sed dank'al la monda reto ĉiu povas ekvidi post rapida traserĉado ke Esperanto kaj la esperantista movado lokiĝas en ideala paralela mondeto kiu ne alfrontas la realecon de la nuna mondo.

Mi konsentas ke ek de la komenco de la disvolviĝo de Internet oni povis trovi esperantistajn webejojn. Sed ĉi tiuj interretejoj estis nek allogaj nek moviĝemaj.
Oni tuj vidis ke temis pri amatoraj kaj naivaj reklamiloj.
Plue, ĉar la elektronaj Interretejoj ne estis interagaj la rilatoj kun la vizitantoj estis tre malfaciligitaj.
Fakte, la esperantistaro tre mallerte uzis la tiamajn eblecojn de la monda teksaĵo Web.

Post longaj horoj da serĉado dum pluraj jaroj mi estis rezigninta trovi interesajn elektronajn esperantistejojn. Mia elreviĝo estis preskaŭ je la sama nivelo kiel miaj antaŭaj iluzioj.
Mi diras “preskaŭ ” ĉar tamen mi konservis ligilon kun la bonega revuo La Gazeto kaj mi ankaŭ konservis rilatojn kun kelkaj sed malmultnombraj korespondantaj amikoj sed krom tio, mia intereso por Internacia Lingvo preskaŭ disperdiĝis.

4/10
Mia opinio resumiĝis tiel ĉi :

Sur la nuna monda elektrona tolaĵo, Esperanto ne kapablas pluekzisti.
Ĝi verŝajne sinkos en oceana silento aŭ eventuale, en la plej optimista kazo, ĝi povas pluviveti kiel braĝo sub la cindro kaj eventuale, eble iam… en la estonto… oni reaŭdos paroli pri ĝi…  Ĉar la estonto restas obstine ne antaŭvidebla… Ĉu ne ?

Atendante, la irado deEsperanto malesperigis min kaj mi preferis rezervi mian tempon al okupadoj pli agrablaj :
Mia familio, mia ĝardeno, la kajako, la pentro, la akvarelo, la kaligrafio, la ekskursoj, l'arkeologio, la vojaĝoj, la komputado, Linux, la zetetiko, ktp… la ĝojigantaj ŝatokupoj ne mankas…

Mi daŭre pensis ke se Esperanto malaperus, ĝia "malvenko" ne estus kaŭzita de ĝiaj malbonaj kvalitoj sed mi sentis min tute sen potenca pri tia eventuala fiasko.
Ĉar kio malpermesas al la esperantistaro disvolvigi kaj prosperigi sian aferon ?
Ĝi posedas Internacian Lingvon tio estas la plej efikan ILon por amasigi kaj koncentri la humanecan energion…

Kaj nenio malpermesas trakti ĉiajn aferojn por obteni konkretajn rezultojn kiuj pruvus nerefuteble ke ĝi funkcias.
Post longa pripensado mi alvenis je la konkludo ke la esperantistaro ne multe malsimilas je la cetera homaro kies reala deziro de interkomunikado estas multe malpli granda ol oni povus naive supozi… Kaj sen deziro, nenio okazas.

Antaŭ paroli pri la nuna Internet mi rememoru al vi ŝlosilan nocion kiu malfermas pripensigajn kampojn. Oni renkontas ĉi tiun fenomenon en diversaj sciencoj sed ankaŭ en la ĉiutaga vivo… Temas pri la krizomaso.

5/10
KRIZOMASO

La ĉefa problemo de la samideanaro estas ke je la skalo de urbo kaj eĉ de regiono, ĝi ne sukcesas koncentrigi sufiĉe da anaro por atingi krizomason kiu permesus krei daŭreblan movadon.

Mi klarigas ĉi tiun ideon per ekzemplo :

Se en urbo estas unu aŭ du esperantistoj sufiĉe lingvolertaj, sindonemaj, entuziasmaj kaj moviĝemaj por varbi kelkajn personojn ĉirkaŭ si, tiam naskiĝas embriono de grupo aŭ de loka klubo. Sed la vivo de ĉi tiu embriono dependas de la sano, eblecoj, deziro, bonvolemeco de malmultaj personoj, ĝi restas ege malfortika.

Sed je ia grade de disvolviĝo la pluvivado de homa grupo ne plu dependas de unu aŭ kelkaj personoj, ĝi tiam atingas la krizomason kiu permesas al la anaro funkcii kiel memstara kaj aŭtonoma estaĵo.
 Se la krizomaso ne estas atingita, asocio povas pluviveti dumtempe sed mallonge.

Ĝi restas portempa kaj malsolida, ji povas subite malaperi. Mi observis ĉi tiun fenomenon en Nice kie la grupo "Nice-Esperanto" ekzistis de preskau unu jarcento kaj tamen kolapsis antaŭ 10 jaroj pro la fakto ke la krizomaso estis perdita kaj ne povis esti retrovita.

Nun, se ni komparas lokan situacion kie la individuaj energioj perdiĝas senefike kun la monda arakneaĵo Web kie per la helpo de la komputado ĉiuj la individuoj povas koncentri siajn klopodojn, oni evidente konstatas ke en la dua kazo la krizomaso estas ege pli facile atingebla.
Dum pli ol dek jaroj, la malrapideco de la esperantistaro por adapti sin al Internet senkuraĝigis min kaj fine de 2011, mi eĉ pensis ke Esperanto estis mortinta.

Nun mi invitas vin al saltego el 13 jaroj por nin retrovi ĉi tie, hodiaŭ, en la jaro 2013…

6/10
ESPERANTO kaj INTERNET en 2013

Dum ĉi tiu periodo post la disvolviĝo de la elektrona mesaĝado kaj de la statikaj webejoj, la tekniko evoluis.
En la tekniko oni povas distingi plurajn aspektojn :


  • 1. La maŝinoj, personaj komputiloj, multe ŝanĝiĝis, en dek jaroj ilia efikeco ege potenciĝis.



  • 2. La transsendado ege rapidiĝis.



  • 3. La komputado en sia programaro grandpaŝe progresis.



  • 4. La sperto, kapabloj kaj adaptiĝo de la uzantoj ankaŭ evoluis.



  • 5. Web ankaŭ donacas al siaj uzantoj pli kaj pli da servoj en grandiĝanta facileco.



  • Ĉio tio kondukis la interreton Internet al nova nocio : La nubkomputado
    La « nubo » estas figura esprimo por aludi pri la multeco de la servkomputiloj kiuj donacas servojn al la interretaj uzantoj.

    NUBOKOMPUTADO ["Cloud komputing" en la usona ]

    Se oni estas konektata al Web oni posedas potencajn eblecojn por interkomuniki, obteni informojn, interŝanĝi elektronajn donitaĵojn.

    Eĉ nelastdata kaj ne tre fortika komputilo permesas uzi la potencon de Web.

    Unu el la plej uzataj sistemoj apartenanta al la nubkomputado estas la sociaj retoj kiuj konsistigas societojn aŭ komunumojn onidire "virtualaj" sed kiuj tamen estas tre realaj kiam ili sukcesas realigi tre konkretajn  aĵojn.

    7/10
    SOCIAJ RETOJ kaj aliaj WEBSERVOJ

    La sociaj retoj kiel  "Facebook" ([eo] vizaĝlibro) kaj  "Twitter"  ([eo] pepo),

    estas tre fame konataj ĉar ili disvolviĝis kiel tiom da apartaj retoj en la tutmonda reto.

    Nun la nubokomputado etendiĝas fulme rapide kaj sub tre diversaj aspektoj kaj formoj.

    Tre konata parto de la nubo estas  Wikipedia  (…propra nomo kiun oni maloportune tradukis per Vikipedio ĉar necesas diveni ke la "V" tradukas la literon "W" kaj ke la "O" anstataŭas la vokalon "A" )  oni tamen povas trovi la esperantlinvan varianton Vikipedio ek de Wikipedia (eo.wikipedia) kaj tiel oni vidas ke ĝi pluekzistas.
    La disvolviĝo de tia interaktiva enciklopedio estas eksterordinara servo de Web. Oni povas diri ke ĝi apartenas je la nubo.


    Por doni al vi alian ekzemplon :
    En la nubkomputado facile uzebla de ĉiu internaŭto, mi menciu la servon "Dropbox" (Propra nomo de usona kaj internacia servo kion oni povus traduki per "Faloskatolo" aŭ "falo en skatolon" tio estas virtuala kaj persona skatolo en kiu oni povas faligi elektronajn donitaĵojn).

    Se oni posedas (per simpla senpaga enskribiĝo) konton "Dropbox" oni povas stoki elektronajn donitaĵojn en surweba servokomputilo (…servokomputilo estas tute simple komputilo kiu donacas servojn).

    Dank'al ĉi tiu servo oni povas retrovi siajn donitaĵojn ek de ĉie en la mondo sed plue, oni povas dispartigi aŭ disdoni siajn informojn al la personoj de sia elekto kaj eĉ kunlabori kun po pluraj individuoj samtempe sur la samaj dokumentoj, eĉ se oni dise tre malproksime lokiĝas geografie.
     Plue, Dropbox donacas multajn aliajn eblecojn… Oni povus fari tutan prelegon pri ili.

    Oni tuj vidas la egajn eblecojn donacatajn al la esperantista diasporo kiu posedas sian mastran atuton nomata ILo (Internacia Lingvo).

    Mi jam menciis la reton Facebook kiel la plej famekonata, mi ĝin uzas sed sincere mi ege preferas uzi alian reton nomata GooglePli aŭ  Google+ kaj alvenas al ĉi tiu lasta servo kiu ege gravas por la esperantistaro…

    8/10
    GOOGLE+

    Google [Prononco : "Gug'el"] estas konata por esti la plej populara serĉmotoro, tio estas roboto kiu helpas la web-uzantojn en iliaj serĉadoj sur la monda reto.

    Ĝi permesas trovi rilative facile la informojn kiujn oni deziras en la giganta amasego de la webejoj.
    Se ĝi pli populariĝis ol sia konkurenco, ĝi ŝuldas sian sukceson al la facileco donacata al la uzantoj.
    La ŝlosilo de ĉi tiu facileco lokiĝas en la ŝajna simpleco de ĝiaj interfacoj. Sed oni sciu ke malantaŭ ĉi tiuj simpligitaj interfacoj funkcias tre komplikaj programaroj kiuj postulas gigantan laboron de talentaj informadikistoj.

    Antaŭ mallonge, Google kreis novan socian reton en konkurenco kun Facebook kaj mi tuj volis elprovi ĝiajn novajn servojn.
    Google nomis ĝin "Googlepli" (Google+) (…por « pli » da servoj).
    La konkludo de mia provado estas tre pozitiva.

    La sistemo estas multe pli simpla, klara, traluma ol Facebook.
    Oni multe pli facile povas adapti la servojn al siaj propraj bezonoj.
    Eksperimentanta la servojn de Google+ mi malkovris ke dum per Facebook mi ne sukcesis trovi esperantistojn, per Google+ ilin kontakti po centoj ege facilas.

    Plue, oni povas pli facile krei grupojn (nomataj "cirkeloj") por komuniki laŭ pli inteligenta maniero.
    Google+ donacas multajn aliajn ilojn kiujn la esperantistaro ekuzas por :


  • 1. Mesaĝi



  • 2. Sin renkonti kun web-kameraoj en konferencoj



  • 3. Dispartigi tekstojn, bildojn kaj videofilmojn



  • 4. Kunlabori samtempe



  • 5. Krei webejojn en kunlaborado



  • 6. Kaj tiel plu…



  • Sed kopii katalogon de eblecoj ne utilas mi volas ilustri mian diraĵon per ekzemploj sufiĉe simplaj…

    9/10
    …Do EKZEMPLOJ  MIAJ :

    Mi selektis 330 esperantistojn en cirkelo "Esperanto" kiun mi kreis sed ĉar mi rimarkis ke
    ĉiuj esperantistoj ne egalnivele uzas la lingvon de Zamenhof, mi kreis duan cirkelon por selekti
    en ĝi esperantistojn, kiuj pli bone uzas la lingvon; ĉi tiun duan cirkelon mi nomis « [eo] », ĝi entenas
    50 aliajn esperantistajn nomojn.
    Mi volonte limigis la nombron de la korespondantoj por pli facile administri miajn rilatojn kun ili.

    Bone, sed oni povas nun pensi : "Kial utilas havi tiom da korespondantoj ?"
    Tute simple por faciligi la interkomunikadon per atingo de nombro proksima je krizomaso.
    Se mi mesaĝas en la socia reto Google+ mi povas dissendi la mesaĝon kun la cirkeloj kiujn mi elektas.
    Se mi mesaĝas en esperanto mi povas ĉu sendi al 330, ĉu al 50, ĉu al 380 korespondantoj, ĉu publikigi al la tuta mondo.

    Kaj kion entenas miaj mesaĝoj ?

    Ili povas enteni tekston, artikolon, libron, bildon, filmon, muzikon, ligilon al webejo, do, ĝi povas enteni ĉian ajn elektronan donitaĵon.
    Sed komuniki ne estas nur sin esprimi… do sur mia ekrano mi povas tralegi la fluadon de ĉiuj la mesaĝoj de miaj cirkeloj kaj ĉi tiu fluado estas tre informdona.

    Unua ekzemplo de konkreta aplikado :
    Mi estas pentristo, por inviti al vizito de weba ekspozicio de miaj akvareloj, sufiĉas ke mi metu mian invitilon sur Google+ kaj elektu la cirkelojn kiujn mi invitas, tiam la laboro estas  finita kaj… plue… sen elspezoj.

    Komparu kun tio kion mi devis faris antaŭ 10 jaroj kiam mi sendis miajn invitilojn perpoŝte…
    Plue Google+ ne limigas sin al interŝanĝo de kolektivaj mesaĝoj kaj dispartigo de elektronaj donitaĵoj.
    Mi jam menciis tion, ĝi permesas per webkameraoj verajn interrenkontiĝojn.
    Google+ nomas ĉi tiujn renkontojn "hang outs" kiu signifas "renkontiĝoj, babilejoj aŭ diskutejoj".

    Kompreneble oni povas rendevui por tiaj renkontiĝoj sed kiam oni uzas la reton Google+ la uzantoj
    kiuj estas konektataj aperas kaj oni povas videbligi sin kaj paroli al aliaj partoprenantoj.
    Se oni deziras kontakti alian uzanton por babili oni tre facile povas sin voki reciproke.
    Por trejni sin al la parola uzado de la lingvo ĉi tiu servo estas ege utila.

    Ĝi jam ekzistis, ekzemple per Skype kiun oni difinas kiel "tuja mesaĝoservo" sed en Google+
    la servo estas entenata en la sama interfaco kaj oni tre facile trovas esperantoparolantojn per ĝi.

    10/10
    Alia kaj lasta tute freshdata ekzemplo :

    La weba komunumo prilabori.org estas interaga webejo por zorgi pri arto sub diversaj formoj.
    Jen ĝia  komenco de memprezentado :

    «Ĉi tiun retpaĝaron ni kreis por ĉiuj kiuj volas fari ion per Esperanto.
    Jen loko por homoj kiuj volas prilabori ion en Esperanto.

    Kaj la celo ne estas nur izole labori, sed aranĝi datojn por kune labori samtempe,
    ĉu vid-al-vide aŭ per la reto de aliaj lokoj en la mondo.»
    Mi ne volas antaŭvidi se "Prilabori" sukcesos en sia entrepreno sed almenaŭ ĝi provas ion fari konkrete per Esperanto kaj jam pluraj esperantistoj el tre diversaj landoj amerikaj, aziaj, eŭropaj jam ekprovas kunlabori per elektrona web-laborejo speciale adaptita por la kunlaborado.


    KONKLUDO :


    Ĉi tiu mallonga prelego ne celas katalogi ĉiujn la eksterordinarajn eblecojn kiujn la monda
    reto WWW « tri foje duoblaVo » (monda malfermita arakneazho) donacas al la uzantoj de Esperanto.

    Mi nur povas atesti ke eĉ se la esperantistaro perdis multajn jarojn antaŭ profiti de la
    interreta potenco, Esperanto, tamen, ne tute mortis, ĝi nur braĝis sub la cindro…
    Se same kiel mi, oni pensas ke Esperanto estas la plej efika ILo por interkomuniki,
    ĉia espero ne estas perdita por prosperigi ĝin per la novaj servoj de la nubkomputado.

    Kompreneble la estonto dependas de la sinteno de la esperantistaro…
    Se ĝi sufiĉe investas sin en la uzado de la tolaĵo, la krizomaso estas tre rapide atingota, tiam la potenco de la lingvo povos propulsi sukceson je fulma rapideco.

    Fakte la sukceso de la Zamenhofa lingvo dependas de la deziro de komunikado de la esperantistaro.
    Bone konsciante ke la estonto restas neantaŭvidebla, mi konfesu ke la jaro 2012 dank'al Google+, redonis al mi esperon kaj mi tre bonvole deziras dispartigi ĉi tiun esperon kun vi kiuj pacience aŭskultis min.

    POSTKONKLUDO :

    Mi esperas ke mi malfermis pripensotajn vojojn por vi kaj nun ne hezitu starigi demandojn,
    interŝanĝi niajn vidpunktojn kaj senĝene dialogi pri ĉi tiu temo kiu estas plilarĝigota.
    Memoru ankaŭ ke vi povas min kontakti per mia elektrona mesaĝadreso por ĉiu kroma demando.

    Mi dankas vin por via atento.

    Jean-Pierre CAVELAN (alias Yanpetro KAVLAN)

    Akvareloj de KAVLAN

    Kreado  2013-02-09  ĝisdatigo  2015-02-08

    Aucun commentaire: