vendredi 15 juillet 2016

Reago mia al la Proceso de l'Arto

Reago al l'artikolo
« La proceso de l'arto » de Ernest Archdeacon
Traduction en français de cet article visible ici :

Leginte la artikolon « la proceso de l'arto » Ernest Archdeacon mi tuj pensis al Marcel Duchamp
« kaj siaj « ready-made » (« jamfaritaĵoj » aŭ « finfaritaĵojn ») kies konategas la legendoza Fontano (1917), fakte serie farita pisejo, ktp… » http://eo.wikipedia.org/wiki/Marcel_Duchamp  :
Jen unuela legendoza Fontano de Marcel Duchamp datumita de 1917.
Ekzemplero estas videbla en la Musée d'Art Moderne de Paris.


 Jen alia Fontano de Marcel Duchamp modifita de Pierre Pinoncelli en 1993. Ĝi lokiĝas en la muzeo MAMAC de Nice.
(Pierre Pinoncelli, alias Pierre Pinoncely)

Ĉi tiuj ekzempleroj, inter aliaj, montras ke la proceso de l'arto estis farita de artistoj mem kiuj elektis nuancon de sento sur ronda paletro kiu iras de « Artas ĉio al ne estas arto ! ». En la XXa jarcento, l'arto estis juĝita, kondamnita kaj ekzekutita.

Eblas ke ĉi tiuj « verkoj » ankoraŭ provokas por kelkaj spektantoj koleron kontraŭ iliajn aŭtorojn…Sed la kolero blindigas kaj oni kvietiĝu por lasi sian lokon al racia pripensado.
Cetere mi citu alian « artiston, plastikiston » Piero Manzoni. En majo 1961, li estis irinta ankoraŭ pli malproksime en la sama irado kun siaj « Merdoj de
Artisto »…pri kiuj ĉiuj la detaloj estas troveblaj per Internet).
La bildoj parolantaj per si mem, oni povas konstati ke la ideo kiun « La proceso de l'arto » de Ernest Archdeacon esprimis en esperanto enskribiĝas en la historio.
Oni ne povas diskuti kun mortinto…do, restas nur logika sinteno rilate al ĉi tiu« Proceso de l'arto » : rigardi la tekston kiel artaĵon kaj obteni humuran paradokson.
Juĝinte kaj kondamninte l'arton, Ernest Archdeacon kreis artaĵon same kiel « Le Bourgeois gentilhomme » (La Nobel-burĝo de la franca verkisto Molière) faris prozon sen tion scii.

Sed kie lokiĝas la justeco ? Sen advokada defendo proceso aspektas nur akuzosenca.
Se la teksto de Archeacon estas artaĵo, sendepende de ĉia esenca valoro, ĝi permesas cerbumi, mediti kaj eĉ malfermas la kampon al pli larĝa pripensado.

Kl'arto estas tute subjektiva afero, jen evidentaĵo.
Neniu aparato permesas mezuri la ies ajn artistan valoron.
La fakto ke, kun ĉiuj la superlativaj, rilativaj aŭ absolutaj nuancoj, oni povas ŝati aŭ malŝati verkon, verkaron, artiston, ne estas racia argumento por kondamni aŭ decidi ke l'arto ne ekzistas, aŭ male, senkulpigi l'arton en ĉiuj ĝiaj aspektoj.
Ne mankas personoj tute ne sentemaj rilate al unuela arto kaj eĉ, al ĉiuj la artoj. Por ilustri ĉi tiun ideon sufiĉas pensi al blindulo kiu ne vidante, ne povas ricevi emocion de bildo. Sen esti tute blinda, por kolorblindulo kolorriĉa bildo ne valoras pli ol la sama en nigroblankoAl denaska surdulo, ĉu muziko povas doni emocion ?
Krom la percepteblecoj, ne sufiĉas vidi, aŭdi, kaj pli ĝenerale uzi siajn sentojn por emociiĝi pro « arta stimulado ». La sentemeco ligiĝas sin al tiom da faktoroj kulturaj kaj personaj ke oni ne malofte renkontas handikapulojn pri l'arto.

Post ĉi tiu preamblo mi proponas al vi mian ateston :
« Mi sentas min pentristo ĉar de ĉiam la kreado de bildo emociigante min, ekvilibras mian psikon, tion dirinte, mi bone konscias ke deklari sin pentristo, do eventuale "artisto", estas depostulo valorigebla nur de la spektanto. Miaj bildoj povas lasi vin senreaga aŭ eĉ tute malplaĉi al vi. Mi akceptas ĉi tiun situacion tiom pli facile ke se iuj pentristoj, eĉ tute nekonataj, emociigas min, aliaj famegaj lasas min sen reaga aŭ eĉ povas min enuigi.
Resti sen reago ne estas pli hontiga ol emociiĝi. La juĝo en valoro de arta verko estas nur intima kaj persona sento.»
Difini l'arton ĝenerale kaj aparte la pentron ne facilas, sed mi pensas povi distingi kion, por miĝi ne estu :
La pentro ne estu nova religio, kiu kunkulpante kun monavida spekulado kaj trompsistemo, koruptas kaj mistifikas naivan publikon. Mi poste revenos je ĉi tiu ideo*.
Pentri liberigas la imagon, dank'al tio, la dialogo kun si mem kaj eventuale kun la aliaj pli faciliĝas.
Vehiklo de la imago, ne pli ol alia arto, la pentro ne permesas eksplicitigi la ideojn.
Por reale komuniki, interŝanĝante informojn kaj ideojn, lingvo necesas.
Por komuniki kun sia najbaro loka lingvo ne nur utilas, sed indas esti amata de siaj bonŝancaj parolantoj.
Por sin liberigi el ĉia etnocentrismo, Ilo (Internacia Lingvo) restas la sola solvo. Oni des pli bone ŝatas la lokon kie oni vivas, ke oni ne sentas sin enfermita en ĝi, ĉi tiu amo de la libereco kondukis min al lerni kaj praktiki la lingvon Esperanto.

Krome iam mi renkontis la zetetikon, kiu estas interesa maniero por ekzameni la mondon. Zetetiko kiu trovas sin je la fundamento de la scienca metodologio kaj de la teknika progreso, kiu estas fakte la malo de ideologio.
Jen kial, Pentro, Esperanto, Kritikpensado nepre necesas al mia imageca libereco.

Jen anekdoto : Iam mi konfesis mian denaskan ateismon al maljuna katolika pastro kies nomo estas Josefo kun kiu mi amikiĝis en tre tolerema reciprokeco. Ni kune filozofiumis kaj nia konversacio kondukis min al la demando : « 
— Kion ci intime opinias ? Mi vivas sen religio kaj neniam sentis emon al iu ajn neracia kredo. La transcendeco estas fremda al mia penso. Ĉu mi estas normala ? Ĉu mi ne estas mense kripla ? Ĉu ne mankas al mi io kion ladiokredantoj posedas ? Ĉar fakte la kredantoj multe pli nombras ol la ateistoj kaj mi ne ignoras ke multe da ili estas malpli stultaj ol mi.
Jen lia respondo : «
— Ci tute ne estas kripla. Estas ni la kredantoj kiuj bezonas la lambastonon de la religio.»
Mofte repensis pri la amika respondo de la « patro Josefo »… Eble la pentro ludas por mi la rolon de lambastono, lampeniko, lamkrajono

Sed memoru pri la « *»kiun mi notis antaŭe post la ideo :
« La pentro ne estu nova religio, kiu kunkulpante kun monavida spekulado kaj trompsistemo, koruptas kaj mistifikas naivan publikon. »
Pardonu se mi denove citas mian propran prozon sed ĉi tiu ideo multe gravas por mi (verŝajne mi retrovas ideon de Ernest Archdeacon…)

Nu, l'arto (eĉ la « nuntempa arto »)ekzistas sendepende de nia sentoj rilate al ĝi.
Jen la grava demando :
Kial fekaĵo en la reala senco de la vorto (ĉar ni ne forgesu ke la verkoj de Piero Manzoni en 1961 « Merdo de artisto ») prenis intertempe valoron « mone » multe pli ol oro ? Ni ne rajtas ignori notindan fakton, hodiaŭ 30 gramoj da fekaĵo en skatolo de Piero Manzoni valoras ĉirkaŭ 30500 €.

Mi konfesu ke dum jardekoj mi atendis trovi respondon…sed nun necesas montri la kuraĝon pri kiu parolis Jean Jaurès «… La kuraĝo estas serĉi la veron kaj ĝin diri ;… »
Nu, jen do kontrolebla realo :
L'arto, ekde la prahistorio, estas ilo de povo por la ĉefoj, ŝamanoj, reĝoj, imperiestroj, diktatoroj, religiestroj, politikistoj kaj por ĉiuj la regantoj de triboj, societoj, komunumoj, nacioj.
En nia epoko, de unu jarcento, sur nia tero, la superpovo estas financa, tio signifas ke malgrandaj komunumoj de riĉegaj uloj kies sola priokupo estas per ĉiaspeca spekulado la monprofito, estas la financa sfero, alias « La merkatoj », kiu posedas la realan povon.
Sed vi povas rebati : « 
— Estas ankaŭ la politika povo kiu partoprenas en la regado de la mondo. 
— Tute ne, por posedi la povon necesas posedi la forton kaj por posedi la forton, necesas posedi la monon. La mono nuntempe, estas posedata nur de la financa sfero. La reelekto de la politikistoj dependas de la decidoj de la financo. Sekve, la politika povo estas je la servo de la financa povo.
— Bone sed kiel ĉi tiu fenomeno rilatas kun nia nuntempa arto ?
— Nova evidentaĵo :
La nutempa arto permesas krei valoron sen krei riĉecon.

Jen la vera gralo de la financa sfero « Krei valoron sen bezoni krei realan riĉecon », ĝi konsistigas do la plej efikan financan pumpilon.
— Sed ĉi tiu pumpilo funkcias je la dependo de la spekulantoj. Aĉetante « Merdon de artisto » ĉi tiuj riskas sian monon …Ĉu ?
— Ja, kelkaj diletantaj kolektantoj povas eventuale perdi monon se ili ne tute komprenis kiel funkcias la sistemo sed la profesiaj spekulantoj povas sendanĝere investi fortunojn. Sufiĉas posedi la rimedojn necesajn al siaj ambicioj… »
Jen kiel funkcias la financa pumpilo :
Artistigisto de artisto investas ne en unuela verko sed en lia tuta verkaro. La artisto estas ligata al la artistigisto per kontrakto kun tre precizaj klaŭzoj, ĝenerale la kaŭzoj estas leonecaj, tio estas, « je la sola profito de la artistigisto ». La artistigisto zorgas pri la famigado de la verkaro. Oni organizas ekspoziciojn en muzeoj privataj aŭ publikaj (apartenantaj al la urbaj, regionaj, naciaj komunumoj) kaj en multaj diversaj lokoj kie pasas publiko.
Per la agado de la kulturaj institucioj privataj aŭ publikaj, dank'al la mono privata kaj publika, la verkaro estas iom post iom valorigata kaj oficialigata.
Ĉiuj la informrimedoj kunlaboras kun profito, en la procezo de famigado kaj oficialigado per larĝa reklamado de la verkaro. Kiam la verkaro estas sufiĉe famigita oni komencas organizi publikajn vendojn en kiuj la aĉetotaĵoj estas jam aĉetitaj je antaŭvidita prezo kreante ekan kvoton kaj tiam la spekulado povas komenci…Do por la artistigisto kiu konas sian metion la risko estas kvazaŭ nula, li povas nur gajni.
Por la politikistaro la afero estas ankaŭ interesa ĉar ĝi havas sian rolon en la sistemo. La arto estas kampo kie la politikisto povas agadi en la postrestaĵo de povo kiu restas al li (Ni ne forgesu ke la politikisto perdis la rektan financan povon.). Do, la politikisto per simplaj decidoj
povas partopreni en la promociado de verkaro, kaj do
ricevi kompensadon, ekzemple helpon por konservi sian postenon… »

Kiel kontroli la realecon de ĉi tiu sistemo ?
Ekzemple, sufiĉas legi la programojn de la artaj okazintaĵoj. La patroneco, la subvencio, la mecenato estas ie skribitaj sur la noticoj. La partoprenantoj en la sistemo ne estas kaŝitaj…Oni povas legi la nomojn de la entreprenoj, asocioj, oficialaj organoj, ministerioj kiuj partoprenas al la kultura evento.
Preterpasante, ni rimarku ke neniu partoprenanto en la procezo povas al si mem riproĉi malmoralan sintenon aŭ agon. Ĉio estas, ĝenerale, laŭleĝa. La leĝo estas farite per ĉi tiuj kiuj ĝin uzas…
Kroma pripenso :
En politiko la ĉefa rolo de la nuntempa arto estas mistifiki la popolon.
Antaŭ frenezaj kaj megalomaniaj verkoj** (denove mi aldonas** ĉar mi pensas pri aliaj ekzemploj…), la popolo reagas tiel ĉi :
« — Mi ne komprenas ĉi tiun arton. Sed ĝi tiom multe kostas ke verŝajne la politikaj decidantoj estas ege pli inteligentaj ol mi…por ne ŝajni pli stulta ol mia propra estimo mi fajfetante preterpasas. »
La homamaso ne povas imagi ke la monamaso kiu nutras la trompantan spekuladon estas pumpita el sia propra poŝo de impostpaganto kaj ke la sento kiu estas sugestita al li estas tute maldemokratia. »

Ni konkludu : Ernest Archdeacon havis bonan intuicion eĉ se liaj argumentoj ne estas tute konvinkaj pro la fakto ke en lia epoko oni ne ankoraŭ povis tute kompreni la evoluon de nia tutmonda societo.

L'arto estus do, kondamnita…sed kion povus diri defendanta advokado ?
« — L'arto vera ne povas esti limigata al la oficiala rezulto de freneza monavideco.
Oni renkontas l'arton kiam oni ne atendas ĝin. Kiam alia homo provokas emocion en vi…jen, tio estas arto.
Ne gravas la mona valoro, gravas nur la emocia riĉeco de l'artaĵo.
Sentema homo ne bezonas advokadon por renkonti kaj rekoni l'arton ĉie kie ĝi povas ŝpruci neatendite. Oni povas facile distingi l'arton el la ĉarlatanaĵoj, sufiĉas retrovi sian infanan animon kaj eviti la inhibicion de senfruktodona cerbumigo.
Ni pensu ĉiam al la « La novaj vestoj de la Reĝo » la fabelo de H.C. Andersen kaj ni restu la sincera infano kiu ekkriis « — La reĝo estas nuda ! ».
Ni kuiru, skulptu, desegnu, pentru, muziku, dancu, kantu, dekoraciu, teatru, spektu, ridu, ploru, aplaŭdu, amu, ĝuu…L'arto estas ĉie kie la homo al la homo donacas emocion.
Sed samtempe ni bone konsciu ke la oficiala arto, en sia financa en kaj spekula dimensio, estas ankaŭ grandskale maldemokratia trompado kiu ŝtelas la popolon.
Preterpasanta penso :
Pri la artistoj kiujn mi citis, kiel Marcel Duchamp, Pierre Pinoncelli kaj Piero Manzoni ni ne juĝu kaj kondamnu ilin. Ili faris sian laboron de « kreistoj », ili kreis subversajn verkojn kiuj evidentigas la manieron laŭ kiu funkcias la nuntempa artosistemo : Sufiĉas ne erari en la « legado » de iliaj verkoj…
Ne estas ili la ĉefaj kulpantoj en la kreado de la ŝtela sistemo nomita « Nuntempa Arto » kiu pumpas el la popola poŝo por ĉiam pliriĉigi la riĉegulojn. Ni ne konfuzu inter la diskonigantoj, eble tamen iom kunkulpantaj, kun la veraj monavidaj kulpantoj kiuj organizante la mistifikadon enpoŝigas la ĉefan profiton.
Nun ni komprenas la sistemon mi reveni do al miaj ĉi supraj **…

Megalomaniaj verkoj 
(Fotoj estas troveblaj ĉi-sube…)

Ni ekiras denove el unuela konkreta ekzemplo :
En Nice (Nico sur Lazura Marbordo en Francio) monumenta skulptaĵo estis starigita sur Promenade des Anglais (Promenejo de la Angloj).
La inaŭguro okazis la 31an de majo 2010 kun Christian Estrosi la urbestro de Nice kaj Nicolas Sarkozy tiama Prezidento de la Respubliko.
La verko mesuras 30 metrojn alte, pezas 54 tunojn kaj estas fiksita al la grundo per soklo el ŝtalo kaj betono kiu pezas 40 tunojn. Ĝi estis tiam famigita kiel la plej peza verko en la publika spaco en Francio.
La preteksto por starigi la monumenton estis la 150a datreveno de la kunligado de Nico al Francio.
La videbla parto konsistas el naŭ vertikale klinitaj ŝtalaj trabegoj kiuj ne tuŝante sin je la bazo kuniĝas je la supraĵo.
La metalo uzata estas speciala ŝtalo nomata Corten kies ĉefa kvalito estas ke la rusto protektas kontraŭ pli profunda oksidado.
Do, jen naŭ trabegoj rustitaj superstarantaj La Promenejon de la Angloj… ?
Kion signifon povas havi tia monumento ?
Ne mankas imago al iu ajn por doni ian ajn signifon al io ajn… sed kion diras Bernar Venet la aŭtoro pri sia verko ?
« Miaj verkoj havas sian propran identecon; mi donas al ili nek sencon, nek simbolecon. »
La konkludo estas evidenta inter la 30 gramoj de fekaĵo de la Merdoj de Artisto de Piero Manzoni kaj la 94 tunoj da ŝtalo kaj betono de Bernar Venet la diferenco estas nur la pezo. La skaloj estas malsamaj sed ni klare ekzamenas la saman mistifikadon kiu ligiĝas je la sama sistemo.

En Nice alia monumenta verko de Bernar Venet, « La Arko de 115.5° » estas videbla. Ĝi situas meze de la ĝardeno Albert 1er. . La instalado de ĉi tiu arkego datumas de la « regno » de la deputito-urbestro kaj ministro Jacques Médecin, kiu je la fino de sia kariero en 1992,1995,1998 estis plurfoje kondamnita al prizono pro diversaj fraŭdaj kaj koruptaj aferoj.




 En 2010 kiam la 94 tunoj el ŝtalo kaj betono estis inaŭguritaj kun plena pompo, ili lokiĝis en parko apud la Promenejo sed ek de tiam, tie ĉi oni kreis subteran parkejon kun surfaca ĵardeno. Por tion fari oni translokigis la tutan monumenton al kelkaj metroj sur la mezo de la
Promenejo, inter la du cirkulvojoj.
Evidente : « 
— Oni povas imagi la kostojn de tiaj laboroj…
— Jes, sed la verko estas donaco de la artisto.
— Nu, kaj la prezo de la trabegaro, la soklo, la konstruado, la translokigado… Ĉu ĉio tio estas senpaga ?
— Ĉio estas financita de privataj asocioj. Ni ne serĉu… 
»
Oni ja scias kiel funkcias la ŝtel-trikartludo…
Inter la privataj asocioj kaj la publikaj servoj estas ĉiam subtilaj pasejoj…
Kiam la politikistoj decidas tion kion la financa sfero konsilis, ĉi tiu lasta, magie, trovas ĉiam la monrimedojn…dank'al la priparolita monpumpilaĉo.



 La monumento de Bernar Venet vidata de la kabo Robacapeu (« Robo kaj ĉapelo » pro la vento). Malantaŭ de la dekstra flava domego lokiĝas la operejo de Nice (iom pli alta kaj blanka).



Traduction en français de cet article visible ici :
https://kavlanblog.wordpress.com/2016/07/14/reaction-au-proces-de-lart/

« La proceso de l'arto » de Ernest Archdeacon  (…Elira artikolo de mia reago)

Aucun commentaire: