mercredi 9 mars 2016

KAVLAN [PENTRISTO]

KAVLAN

  • Aŭtoro de Kuniks
  • Naskiĝo en Bretonio (Francio ), en 1943.
  • Metio : pentristo.
  • Celo de mia pentra irado estas resumebla tiel ĉi:
  • Esprimi sin agrablas.
  • Komuniki pli utilas.
Mi sentas min pentristo ĉar de ĉiam la kreado de bildo emociigante min ekvilibras mian psikon, tion dirinte, mi bone konscias ke deklari sin pentristo do "artisto" estas nur depostulo valorigebla nur de la spektanto.
Miaj bildoj povas lasi vin senreaga aŭ eĉ malplaĉi al vi.
Mi akceptas tiom pli bone ĉi tiun situacion ke se iuj pentristoj, eĉ nekonataj, emociigas min, aliaj famegaj lasas min sen reaga.
Resti sen reago ne estas pli hontiga ol emociiĝi. La valora juĝo de arta verko estas nur subjektiva.
Difini pentron ne facilas, sed mi pensas distingi kion ĝi ne estu.
La pentrarto ne estu nova religio, kiu kunkulpante kun monavida spekulado kaj komercaĉaj celoj, koruptas kaj mistifikas naivan publikon.
Pentri liberigas la imagon, dank'al kio, la dialogo kun si mem kaj eventuale kun la aliaj pli faciliĝas.
Vehiklo de la imago, ne pli ol alia arto, la pentro ne permesas eksplicitigi la ideojn.
"Ĉi tio ne estas lingvo" povintus skribi la pentristo René Magritte.
Por reale komuniki, interŝanĝante informojn kaj ideojn, lingvo necesas.
Por komuniki kun sia najbaro loka lingvo ne nur utilas sed indas esti amata de siaj bonŝancaj parolantoj.
Por sin liberigi el ĉia etnocentrismo, INTERNACIA LINGVO restas la sola solvo.
Oni des pli bone ŝatas la lokon kie oni vivas ke oni ne sentas sin enfermita en ĝi, ĉi tiu amo de la libereco kondukis min al lerni kaj praktiki la lingvon Esperanto.
Mi krome renkontis manieron por rigardi la mondon kiu male al ideologio, liberigas la menson, temas pri la zetetiko zetetiko kiu trovas sin je la fundamento de la scienca metodologio
Jen kial en mia menso, PENTROESPERANTOKRITIKPENSADO estas nepre bezonaj por mia imaga libereco. La KAJAKO estas ekterordinara ŝipo, kies malkovradon mi proponas al vi.

Aucun commentaire: