lundi 22 juin 2015

Jean Zay en Panteono

[eo] La 27an de majo 2015 okazis en Parizo granda ceremonio kun la Prezidento de la franca respubliko por enirigi en Panteonon kvar gravajn personaĵojn de Francio.
La kvar personaĵoj estis Jean Zay, Geneviève de Gaulle-Anthonioz, Germaine Tillion kaj Pierre Brossolette. La destino de ĉiu el la kvar estis en ligo kun la dua mondmilito kaj oni povas diri ke ili estis herooj de ĉi tiu malluma historia periodo.
Dum la ceremonio Kelkaj esperantistoj ĉeestis por danki per banderolo la ministron Jean Zay kiu agis favore al esperanto.

La evento invitas min al revidi ĉi tiun parton de la historio de Francio. Jean Zay estis favora al esperanto kaj pruvis sian opinion per ministeria dekreto datumita je la 11a de oktobro 1938. Ĉi tiu dekreto validas ankoraû hodiaû ech se en la ministerioj oni preferas ignori ĝin.
La dekreto de Jean Zay estis tre interesa por la kaûzo de esperanto ĉar ĝi permesis kontraûi la efektojn de la malpermeso de esperanto en la lernejo kiun estis dekretita en la jaro 1922 de Léon Bérard kiel ministro de la publika instruado eĉ se la sama dekreto estis jam nuligita en 1924.
Léon Bérard estis firma malamiko de la Internacia Lingvo. Ne nur per sia ministeria cirkulero li estis malpermesinta en ĉiuj francaj lernejoj la instruadon kaj propagandon por Esperanto sed plue li intervenis por ke la komisiono de la Ligo de Nacioj, kiu devis voĉdoni pri la uzo de Esperanto kiel internacia helplingvo, malakceptu ĝin.
Jen do du personoj malsamopiniante pri esperanto : Jean Zay favorante al esperanto kaj Léon Berard firma malamiko de Internacia Lingvo.
Mi ne povas malpermesi al mi kompari la du homojn.
Por la simpatianto de esperanto Jean Zay, sen ia ajn dubo, la fakto ke 71 jarojn post sia morto, li eniris en Panteonon, signifas ke li estas nediskutinda heroo de Francio malnoblege murdita je la aĝo de 39 jaroj, la 20an de junio 1944 de francaj naziemaj, naciistaj, ekstremdekstruloj.
Por Léon Bérard la malamiko de esperanto ne estas pli da dubo. La homo estas ekzemplo de malpanteonigota ulo.
Eble la vorto "malpanteonigota" surprizas vin sed logike, se ekzistas Panteono por entombigi homojn kiuj honorigas la patrujon kial ne povus ekzisti, almenaû virtuale, "Malpanteono" por konservi la postrestaĵojn de la homoj kiuj estis honto por la sama patrolando kaj eble por la homaro ?
Léon Bérard estas la ekzemplotipo de oportunista politikaĉulo kies ĉefa celo estas sia propra profito. Ĉie kaj ĉiam en la mondo oni renkontas tiajn karieristojn kiuj same kiel la ventomontrilo povas ŝanĝi siajn opiniajn orientiĝojn laû la plej favoraj fluoj.
Por rapide resumi la vivon de Léon Bérard oni sciu ke li naskiĝis la 6an-01-1876 kaj mortis la 24an-02-1960 en Parizo. Advokato li komencis sian politikan karieron kun la etiketo "respublika" en la demokrata progresema grupo (Gauche démocratique). Li fariĝas ministro de la publika instruado kaj de la belaj artoj en 1919 (Ministre de l'instruction publique et des beaux arts). En ĉi tiu posteno li sensukcese volas reformi la instruadon por reveni al malnovaj programoj kun granda loko por la latina lingvo (…kun la kaŝita celo de selektado de la elitoj en la burĝa klaso). Li montras sian firman oponon al esperanto. Ĉio tio plaĉas al la plej reakcia kaj nacia politika partio. En 1934 li estas elektita en la fotelo n°10 de la Franca Akademio (Académie Française). La 10an-07-1940 kiel senatoro li voĉdonas favore al Philippe Pétain kiu servece kaj fervore kunlaboris kun la nazia germanio dum la tuta dua mondmilito kaj dum la sama periodo la senatoro Bérard iĝis la ambasadoro de la diktatura ŝtato franca (État Français) ĉe Vatikano. Post la mondmilito, li prudente restadis dum kvar jaroj(sen posteno) en Romo por forgesigi sian dummilitan sintenon…
Por konkludi ĉi tiujn notojn mi volus nur diri kiom ĉagrenas min la fakto ke kiam la esperantistoj proponas sian karan lingvon al la ministerio de la nacia edukado la tieaj kaj nunaj funkciuloj respondas ĉiam per la samaj kretenaj pseudaj argumentoj kiujn uzadis Leon Bérard kontraŭ esperanto, obstine ignorante la lecionojn de la historio.

Jean-Pierre Cavelan 2015-06-14

Aucun commentaire: