lundi 8 février 2016

Stranga trovo




La trovado
traduko en la franca ĉi tie : https://kavlanblog.wordpress.com/2016/07/04/quelques-cartouches/
Municioj trovitaj sub la tegoloj en 2015
Ni estas en junio 2015, sur la tegmento de mia loĝdomo, mi anstataûigas kelkajn rompitajn tegolojn. Proksime je la firsto, nudigante la ĉevronojn aperas kartoĉo…! Jen stranga trovaĵo.
Mi movigas najbarajn tegolojn kaj trovas aliajn kartoĉojn kiuj plenigas miajn du manojn.
Ĉi tiuj municioj ne estas ordinaraj. Ili ne estas forgesita de ĉasisto. Memorigante miajn spertojn datumante de mia militservado t.e. unu jarcentduono
mi ekkonscias ke la plej multaj korespondas al milita fusilo, kelkaj taûgas por pistolo.
Kiel tiaj danĝeraj aĵoj lokiĝas ĉi tie, apud la kamentubo…
Se okazus kamena incendio la danĝero estus terura. La kugloj povus blinde mortigi en ĉiuj direktoj…

Mi tre atente ekzamenas la ĉirkaûan parton de la doma ŝirmilo. Ĉiuj la municioj estas lokigitaj sub tri aû kvar tegoloj. Prudentas ne forgesi kelkajn el ili, necesas kunmeti ilin en skatolon.
Nun la tegmento estas sekurigita, tempo venas por pripensi. Kial ĉi tiuj municioj estis alportitaj kaj ĉi loke forgesitaj ?

Kion pensi pri la trovo ?
Tiam mi pensas al la dua mondmilito…
Kion mi scias pri tiu epoko ?
Ĉi tie la bienuloj apartenis al la rezistado kontraû la naziismo. La geloĝantoj nomiĝis Gilles kaj Antoinette. Gilles funkciis kiel loka ĉefo, por la kvartalo Lingostière, Antoinette kunagis kun sia edzo en la rezistada kaj sekreta armeo kontraû la nazioj.

Jen la tegmento de la domo hodiaŭ


Sidante sur la firsto de la tegmento mi provas imagi la tiaman scenejon. Do, verŝajne, Gilles postenigis rezistanton por gvati de ĉi tie. La observopunkto estas strategie tre taûga, ĉar ne nur oni povas vidi la tutan valon sed plue oni povas prigardi la vojon kiu permesas grimpi de la valo de la torenta riverego Var kaj daûrigi sian iradon al la montetaj regionoj de Nice ĝis Levens kaj la montaro Alpoj.
Jen detala foto de la tegmento. La forgesitaj municioj lokiĝis sub le unuaj tegoloj.


De la firsto de la tegmento oni vidas la valon de la riverego Var ĝis la maro Mediteraneo.
En 1944a sur la monteto estis preskaŭ neniu alia domo. Oni vidis nur vinejojn kaj olivarbojn. 

En 1944a en la valo estis jam la elektro-uzino kiu funkciis per karbo. La pinarboj kiuj ĝenas la vidon ne ekzistis.
La dekstraj kaj maldekstraj partoj de la tegmento ne ekzistis en 1944 ĉar ĉi tiuj partoj estis konstruitaj post la jaro 1950a.

En 1944a la vido estis tute libera ĝis la monto (Baoŭ) Sankta Jeannet.

En 1944a la cipreso kaj la konstruaĵo malantaŭ ne ekzistis. Do la vido estis tute libera  al la nordo.


Nova demando naskiĝas
Kiam kaj kial, Gilles bezonis dediĉi soldaton al ĉi tiu posteno ?
Gilles mortinta en 1995 ne plu povas doni detalan respondon kiu eble restas trovebla en la historio de la liberado de Nice…
Ni konsultu…
https://fr.wikipedia.org/wiki/Bataille_de_Nice

Kronologio
Pri ĉi tiu loka historio oni ekscias ke la urbo Nice estis liberigita per si mem antaû la alveno de la usona armeo sed por kompreni la sinsekvon de la eventoj necesas ilin aranĝi laû kronologia ordo.
La elŝipiĝo de la alianculoj okazis en Provenco la 15an de aûgusto 1944.
La parto de la elŝipiĝo la plej proksima je Nice lokiĝis en Théoule-sur-mer kaj efektiviĝis la 16an de aûgusto.
Inter Théoule kaj Nice la distanco estas proksimume 50 km… kun dum ĉi tiu epoko, la germana armeo inter la du urboj.
La alianculoj ne povis rapidi ĝis la riverego Var  sen preni tro da riskoj… Cetere la liberiga armeo estis ricevinta la ordonon de ne transiri la riveregon Var.
La liberigo de Nice okazis la 28an de aûgusto 1944 sekve al decido de la sekreta rezistanca armeo.
Usona blendita aŭ kirasita armveturilaro alvenos ĉe la dekstra bordo de Var la 29an de aûgusto dum vespere, la liberiganta armeo alvenas finfine en Nice la morgaûan tagon t.e. la 30an de aûgusto.
Oni jam povas pensi ke sur ĉi tiu tegmento gvatado utilis dum 2 semajnoj inter la 16a kaj la 30a de aûgusto.
Dum la tago 28a de aûgusto evidentas ke la gvatado estis ege bezonata ĉar la rezistantoj devis observadi la larĝan valon de la rivero kie la okupanta armeo povis fuĝe sin movi tra la montaro Alpoj.
La zorgoj de la gvatantoj instalitaj sur ĉi tiu tegmento dum la 2 semajnoj estas imageblaj…
Okcidenten sur la alia bordo de Var la liberiga armeo estas senpacience atendata. Suden la maro Mediteraneo scintilas sub la suno, la steloj kaj la luno sed de tie povas veni la danĝero, la malamiko kiu eĉ perdante la militon posedas armilojn multe pli potencaj ol la fusiloj kaj pistoloj de la rezistantoj.
La batalantoj restas optimistaj, ili ricevas bonajn novaĵojn per radio, ili scias ke post longa kaj humiliga subpremado la liberigo alproksimiĝas grandpaŝe.

La batalo de Nice (Nico)
La matenon de la 28a de aûgusto, FFI (Forces Françaises de l'Intérieur), la nica armeo de la ombroj estas decidinta la ribelon kontraû la okupanto. Ĉio komencas je la sunleviĝo ekde nur unu cento da partizanoj sed la batalo estas zorge planita kaj rapide la nombro de la partoprenantoj kreskas kaj la milita agado furoras, je la fino de la tago la nazia okupanto ekforfuĝas el la urbo.

Detalo de la batalo en Lingostière
Verŝajne la saman tagon en la kvartalo Lingostière kie, sur nia tegmento, daûre deĵoras la gvatanto, okazas evento tre favora por la rezistantoj. En domo nomata Maison rouge (ruĝa domo) loĝas germana taĉmento konsistanta el polaj soldatoj, verŝajne perforte varbitaj de la nazioj. La 20 soldatoj ĵus mortigis sian nazian oficiron kaj ili konsentas sin submeti kun siaj armiloj kaj municioj al la F.F.I.  . Gilles estis la ĉefo kiu ricevis ilian kapitulacion.
De pado kiu eliras el la kvartalo Les Séoules oni povas atingi la Maison rouge.

La Maison rouge estas videbla de la vojeto "chemin de Saquier"
Ĝi superstaras la valon de la riveregoVar.

La foto estis farita el la haltejo ĉe la fervojo Chemin de fer de Provence "Carrefour".
De tie oni vidas sur la supraĵo de la monteto la domon Maison Rouge

Pligrandigante la centron de la antaŭa foto oni pli bone rekonas la domon Maison Rouge.


Anekdoto rakontita de Gilles
Mi memoras pri detalo kiun Gilles rakontis al mi. Kiam li renkontis la soldatojn kaj diskutis kun ili pri la kondiĉoj de ilia submetado (verŝajne dank'al iu inter ili parolanta la francan) li vidis ke la mortinta nazia oficiro estis ne tute enterigita kaj ke liaj piedoj eliris el la tero.
La elektro-uzino de Lingostière tia kia ĝi estas videbla de la tegmento hodiaŭ.

Dum la mondmilito la elektro-uzino produktis elektron bruligante karbon.
Post la milito ĝi iĝis transformatoro.
Tiam oni eksplodigis ĝiajn du eksteruzajn kamentubegojn.
Sur la foto oni vidas la fumon de la eksplodo por la unua kamentubego kiu ĵus falis.
Gilles estas la aŭtoro de la foto (…historia kaj neniam eldonita) .


Bonvola kunlaborado de la "malamikoj"
La polaj soldatoj de la Wehrmarcht (la germana armeo) konsentis esti malliberigataj de la F.F.I. sed plue ili konsentis al kunlaborado en la senminigado de la pontetoj kaj de la lito de Var ĉar estis ili kiuj estis devigitaj meti la minojn. Tio ĉi ege faciligis la relokigon de la danĝeraj armiloj, la malliberuloj donintaj siajn armilojn eĉ montris al siaj venkintoj kiel oni ilin uzas.
En kompenco de iliaj lojala sinteno, la hieraŭaj malamikoj estis korekte traktitaj, oni loĝis ilin en la elektro-uzino de la kvartalo. Ekde morgaû la 29an de aŭgusto la lito de Var estis senminigata kaj kelkaj pasejoj sekurigitaj por permesi al la usona armeo sendanĝere transiri la valon.
Finfine la 30an de aûgusto la usonaj tankoj sukcesis transiri la riveregon Var kaj alveni en amikoj en Nice kiu estis tute liberigita. Oni facile imagas la ĝojon de la liberigo. Sur nia malgranda tegmento la gvatisto ne sciante ke kelkaj kartoŝoj restis kaŝitaj remetis la deprenitajn tegolojn, refermis la tegmentan kovaĵon kaj jen kiel kelkaj kartoŝoj forgesitaj la 30an de aûgusto 1944 reaperintaj 71 jarojn poste en junio 2015 retrovigis al mi ĉi tiujn historiajn eventojn.

Pri la paro Gilles kaj Antoinette


Antoinette kaj Gilles la 04an de julio 1967
Post la milito ili rifuzis ĉiun rekompencon, ordenon kaj pensionon. Gilles diris « Ni faris nian devon, nur nian devon en nigra periodo.» . Ili estas la gepatroj de mia edzino, do miaj bogepatroj. Ni povas konservi grandan respekton pri ilia dummilita sinteno. Antoinette pluvivis 5 jarojn post la morto de sia edzo, ŝi mortis en la komenco de la jaro 2000a.

Antoinette kaj ŝia filino (…mia edzino) Juliette en 1946
Gilles kaj Antoinette en 1980
Gilles kaj Antoinette en 1993
Mi memoras ke Gilles fieris pro pluraj faktoj : La liberigado de la kvartalo estis farita sen morto de la partoprenantoj ekcepte la nazia oficiro de la taĉmento de la Wehrmarcht, oni sukcesis rapide retrovi pacon kaj reorganizi la proviantadon  de la kvartalo kaj neniu virino estis punita per tondado same kiel tio okazis bedaŭrinde, en aliaj francaj lokoj.
La usona armeo trairas la riveregon Var la 30an de aŭgusto, sur la foto estas erareto.


La statuo de la generalo Charles De Gaulle sur la placo de la Libération en Nice.

La 9an de aprilo 1945, placo Masséna en Nice, la generalo Charles de Gaulle elvokas la liberadon de la urbo tiel ĉi :
«Nice, la 28an de aŭgusto 1944, per heroika oferdono de siaj infanoj, liberigis sin el la okupanto. (…) Nice liberigita, Nice fiera, Nice glora !»

La vizito de la generalo De Gaulle (prononco "D' Goll") la 9an de aprilo 1945
Je ĉi tiu dato la ĉefo de la provizora registaro de la franca Respubliko oficiale vizitas la ĉefurbon de la regiono Alpes-Maritimes (Maraj Alpoj) Nice.
Ĉi tiu vizito okazis je la antaŭtago de la batalo de la francaj trupoj kontraŭ la lastaj germanaj pozicioj defendataj de 600 soldatoj en la montaro Authion je kelkaj kilometrodekoj norde de Nice.

De Gaulle komencas sian diskurson tiel ĉi : 
«Nice liberigita, Nice fiera, Nice gloria, ĵus mirinde esprimis la sentojn de la tuta loĝantaro kaj ĉi tiuj sentoj, mi tion asertas, estas ĉi tiuj de la tuta Francio. Unue, tio kion vi esprimas, estas la liberado, ĉio kio estis suferita ĉi tie, ĉio kio estis suferita materie kun tiom da nutromanko kaj kiu daŭras, sed ĉefe ĉio kio estis suferita spirite dum ĉi tiuj kvar kruelegaj jaroj kie en la fundo de la abismoj, Nice same kiel la tuta Patrio ĉu estis reaperonta la suno de la libereco.
Nice neniam rezignis pri si mem, nek rezignis pri Francio. Ha ! Kiel naivaj kaj samtempe arogantaj estis ĉi tiuj, kiuj volis disŝiri ĝin el Francio(…)»


PS : La batalo Authion necesigos alian artikolon…
http://www.ipernity.com/doc/yanpetro.cavelan/album/877622
https://fr.wikipedia.org/wiki/Massif_de_l%27Authion

Monumento je la memoro de la konkerintoj de la montaro Authion
La fortikaĵo kiu kostis la vivon al 273 francaj batalintoj en 1945.




7 commentaires:

Unknown a dit…

tre interese! Tiel retrovi pecon de la Historio.

Ivan Garcia a dit…

Vere tre interese. Bonvolu daŭrigi se vi libertempon havas. Dankon

Yanpetro Kavlan a dit…

Dankon por la kuraĝigoj, mi daûrigos la artikolon…

Yanpetro Kavlan a dit…

"Tre interesaj dokumentitaj informoj pri tiu historia periodo milita de okcidenta kvartalo de Nico. Ili des pli interesis min ke ankaŭ mi loĝas en ĉi tiu parto de valo Varo... Ĉu vi scias ĉu plu ekzistas la citita "Ruĝa domo", kaj sejese kie ĝi precize troviĝas ? Dankon Janpetro kaj... bonan pluan eksploradon !"

Komentario de
Jean-François

Yanpetro Kavlan a dit…

Les skribis :«
Kara Yanpetro,
Via artikolo pri kajakoj estas bonega. Aparte interesa estas la informoj pri la indiĝena harpuno. Tiuj detaloj estas tute novaj al mi.

Mi relegis la artikolon pri la kartoŝoj, ankaŭ kun granda intereso. Mi cerbumis pri la vortoj "blinda", "blendita", kaj "kirosa". Mi unuafoje trafis la francan vorton blindée kiam mi legis la raporton ĉe https://fr.wikipedia.org/wiki/Bataille_de_Nice. Mi serĉis en vortaro kaj konstatis ke ĝi signifis usonangle armored (brit. armoured). La Esperanta vorto blendo, kiun mi trovis en PIV, ankaŭ estas nova al mi. Pli konata estas la vorto kiraso, kaj mi scivolas ĉu oni distingas inter blendigita kaj kirasa.

Krome, mi scivolas ĉu vi havas foton de Gilles. Se jes, tio povus esti interesa aldono por la artikolo.

Pri nia vojaĝo inter Colmar kaj Marseille, evidentiĝas ke ni tranoktos kun esperantistoj en Dijon.

Amike,
--Les
»

Bogus a dit…

La artikolo kaj la fotoj estas ecx pli interesa al mi cxar mi lastatempe vere vidis la tegmenton kaj la regionon. Placxas al mi la foto de la tre juna Juliette. Arlyn Kerr

Yanpetro Kavlan a dit…

Gekaraj Arlyn Kerr,
Via vizito sur la loko de ĉi tiu rakonto estas por ni bonega memoraĵo.
Ni loĝas en geografiaj tre malproksimaj regionoj sed per la penso, per la imago kaj dank'al Web kaj Esperanto la distanco ne estas granda malhelpo al la proksimeco de nia jam tre longa amikeco.
Mi korektis la koboldaĵojn kiujn vi trovis.
Dankon por la atenta relegado !
Oni povas samtempe rimarki ke artikolo sur blogo estas multe pli facile korektebla ol la sama sur papero… Ĉi tiu kvalito je la elektrona dokumento estas prezentebla al la nostalgiemuloj de la "ĉio-sur-papero".